Valento (matematiko)

En logiko, matematiko kaj komputado, valento estas la nombro kaj la tipoj de operandoj (aŭ argumentaj lokoj), kiujn akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp.

Plej ofte temas pri operacioj kaj rilatoj duvalentaj kaj unuvalentaj. En la programadlingvo C la kondiĉa esprimo x ? y : z estas trivalenta. En iuj formalaj teorioj estas oportune rigardi la konstantojn kiel operaciojn nulvalentajn (t.e 0-valentajn); cetere, en programado nulvalentaj funkcioj povas liveri variajn rezultojn (pro kromefikoj).

Ĝenerale oni povas paroli pri funkcioj, rilatoj ktp n-valentaj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy