Pentanata acido | |||
Plata kemia strukturo de la Valerata acido | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Valerata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 109-52-4 | ||
ChemSpider kodo | 7701 | ||
PubChem-kodo | 7991 | ||
Merck Index | 15,10090 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo | ||
Molmaso | 102.133 g·mol−1 | ||
Denseco | 0.939g cm−3 | ||
Fandpunkto | −34.5 °C | ||
Bolpunkto | 186 °C | ||
Refrakta indico | 1,4085 | ||
Ekflama temperaturo | 86 °C | ||
Memsparka temperaturo | 375 °C | ||
Acideco (pKa) | 4.82 | ||
Solvebleco | Akvo:49.7 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 600 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R34 R52/53 | ||
Sekureco | S26 S36 S45 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314, H318, H412[1] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P270, P273, P280, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P363, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Valerata acido estas rekto-ĉena alkila karboksilata acido, senkolora likvaĵo kun tre malagrabla odoro. Ĝi estas nature trovata en la florplanto Valeriana officinalis el kie ĝi ricevas tiun nomon. Ĝia ĉefa uzo estas por sintezado de esteroj. Volatilaj esteroj de la valerata acido inklinas havi agrablajn odorojn kaj uzatas ĉefe kiel parfumoj kaj kosmetikaĵoj. Etila valerato kaj amila valerato uzatas kiel nutro-aldonaĵoj pro iliaj fruktohavaj gustoj.
Valerata acido strukture similas al la GHB kaj la nervotransigilo GABA pro tio ke ĝi estas mallong-ĉena karboksilata acido, kvankam mankas al ĝi la alkohola kaj amina funkciaj grupoj kiuj kontribuas por la biologiaj aktivecoj de la GHB kaj GABA. Ĝi malsimilas el la valproata acido pro manko de trikarbona flankĉeno. La mevalonata acido derivas el la valerata acido per metiligo.