Valorpapero

Valorpapero estas diplomo, kiu reprezentas posedan rajton, postulon kaj kiu estas vendebla, transdonebla.

La plej gravaj valorpaperoj estas akcio, obligacio, lombarda slipo, kvitanco, kambio. La vendo kaj aĉeto de la valorpaperoj okazas ĉefe sur la borsoj, kie oni notas ties kurzojn.

La obligacio gravas en la longtempa kredito, la kambio en la mallongtempa.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy