Valticio

Valticio
(Valčicko)
ĉeĥe: Valticko, germane: Feldsberger Gebiet
regiono
Vido al Valtice
Oficiala nomo: Valticio
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio, Orienta Markio
Najbaras kun Aŭstrio
Konataj lokoj
Situo Valticio
 - koordinatoj 48° 45′ 00″ N 16° 46′ 00″ O / 48.75000 °N, 16.76667 °O / 48.75000; 16.76667 (mapo)
Ĉefurbo Valtice
Katastro 87,00 km² (8 700 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Lingvo ĉeĥa
Nacieca konsisto ĉeĥoj, moravanoj
Religio kristanismo
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
Portalo pri Ĉeĥio

Valticio, (ĉeĥe: Valticko, antaŭe skribata Valčicko, germane: Feldsberger Gebiet) estas regiono en suda parto de Sudmoravia regiono en Ĉeĥio, apud limo kun Aŭstrio. Tiu ĉi regiono estis devene konsisto de Moravio, sed jam ekde la 11-a jarcento de Orienta Markio, resp. Malsupra Aŭstrio, kaj nur en la jaro 1920 ĝi estis alligita al Ĉeĥoslovakio. Temis pri unu el tri teritorioj almembrigitaj el Aŭstrio al Ĉeĥoslovakio. Hodiaŭ estas la tuta Valticio konsisto de turiste abunde vizitata Areo de Lednice-Valtice kaj ankaŭ vina turismo en suda Moravio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy