Vampiro

Vampiro
Informoj
vdr
Moderna vampira masko.
Vampiro (1895) de Edvard Munch.
Kovrilpaĝo el origina seria eldono de Varney the Vampire, en la komenco de la moderna vampira ĝenro.

Vampiro estas, laŭ la folkloro de multaj landoj, jam morta kreitaĵo kiu eliras el sia tombo kaj nutras sin per vivforto (prefere per sango) de aliaj vivuloj, por resti aktiva. En kelkaj indiĝenaj orientaj aŭ latinamerikaj kulturoj, vampiroj estas malicaj demonoj aŭ dioj, ne mortaj homoj, kiuj vivis denove.

En la okcidenta kaj eŭropa kulturo, kiel en la nuna monda kulturo, la plej konata speco de vampiro estas la slava vampiro (homo, kiu iĝis aktiva kadavro kaj sangosuĉulo).

La ĝentlemana vampiro, tiu karisma figuro kun forta ĉarmo, kapabla altiri al si la viktimojn sen tro da streĉado, naskiĝis en 1819 kiam la kuracisto John Polidori verkis sian romanon The Vampire, kie la protagonisto, Lord Ruthven, estis ekstraktata el Lord Byron. Ekde tiam, la figuro de vampiro en literaturo, obtenis grandajn sukcesojn, por fini kun la pleja pinto de la ĝenro, Dracula de Bram Stoker, kiu kunigis parton de la eŭropaj folkloraj elementoj kaj parton de la literaturaj temoj de la periodo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy