Vanadzor

Vanadzor
urbo en Armenio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 2001–2024
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 90 525  (2017) [+]
Loĝdenso 3 607 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 44° 29′ O (mapo)40.81277777777844.488333333333Koordinatoj: 40° 49′ N, 44° 29′ O (mapo) [+]
Alto 1 350 m [+]
Areo 25,1 km² (2 510 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Vanadzor (Armenio)
Vanadzor (Armenio)
DEC
Situo de Vanadzor
Vanadzor (Armenio)
Vanadzor (Armenio)
DEC
Situo de Vanadzor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vanadzor [+]
vdr

Vanadzor (armene Վանաձոր, Vanajor) estas urba municipa komunumo kaj la tria plej granda urbo de Armenio, situanta en la nordo de la lando. Vanadzor estas la ĉefurbo kaj plej loĝata urbo de la provinco Lori. Ĝi situas ĉirkaŭ 128 kilometrojn (80 mejloj) norde de la ĉefurbo Erevano.

Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 90 525 loĝantoj sur areo de 25,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 607 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2011 la urbo havis 86.199 loĝantojn, malpli ol 148.876 raportitaj ĉe la oficiala censo de 1979. Nuntempe la urbo havas proksimuman loĝantaron de 82 200 laŭ la oficiala takso de 2016.

Vanadzor estas la sidejo de la Diocezo de Gugark de la Armena Apostola Eklezio. La urbo estas tre fama pro sia kemia centralo, kiu situas periferie de la urbo.

Kirovakan estis la sovetia nomo de la urbo. La urbo estis renomita en 1935 post la morto de Sergej Kirov omaĝe al li. La sovetia nomo de la urbo estas, verŝajne, plu uzata en Armenio paralele kun la nova. Kvankam ĝi ne plu nomiĝas Kirovakan, armenoj daŭre uzas tiun nomon en ĉiutaga lingvo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy