Var (departemento)

Var
Insigno de Var
Situo de Var
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Numero 83
Prefektejo Toulon/Tolon
Subprefektejoj Brignoles/Brinhòla
Draguignan/Draguinhan
Prezidanto de la
departementa konsilio
Marc Giraud
Prefekto Evence Richard
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 108 364 (2022)
Areo 5 973 km²
Loĝdenso 186 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 23
Komunumaroj 15
Komunumoj 153
vdr

Var estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi etendiĝas sur 5 973 km2 kaj enhavis 1 021 669 loĝantojn en 1999. La prefektejo de la departemento estas la historia urbo Toulon.

Var havas landlimojn kun la departementoj Bouches-du-Rhône, Vaucluse (nur kelkaj centoj da metroj), Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. Ĝi plie estas bordata de la Mediteranea Maro.

La departemento tute enhavas 153 komunumojn.

Rimarkindas, ke la nomo de la departemento estas tiu de la rivero Var, kiu tamen ne fluas tra ĝi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in