Varia stelo aŭ ŝanĝiĝema stelo estas stelo kies brilo vidata elde Tero (ĝia ŝajna magnitudo), varias.
Tiu vario povas esti kaŭzita de ŝanĝo en la elsendita lumo aŭ de io, kiu parte baras la lumon; pro tio, la variaj steloj estas klasifikitaj kiel :
Internecaj (aŭ esencaj) varioj, kies brilo reale ŝanĝas ; ekzemple, ĉar la stelo periode ŝvelas kaj malŝvelas.
Eksterecaj (aŭ eksterkaŭzaj) varioj, kies brilo ne ŝanĝas, sed kies parto de la lumo, kiu atingas Teron, ŝanĝas ; ekzemple, ĉar la stelo havas sateliton kiu parte kaŝas ĝin.
Multe (eble plejparte) el la steloj estas pli-malpli variaj en lumeco: la lumeco de nia Suno, ekzemple, varias de ĉirkaŭ 0,1% laŭ 11-jara suna ciklo[1] kaj laŭ pli mallonga ciklo de ĉirkaŭ 1000 tagoj.[2]