Varma Elisabet Thilander | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1899 en la vilaĝeto Illo, tiam en komunumo Tyrvää (intertempe ekde 2009 parto de komunumo Sastamala, provinco Pirkanmaa), Finnlando |
Morto | 6-an de januaro 1986 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda |
Familio | |
Edz(in)o | Harald Thilander (1928–1958) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto presisto |
Varma Elisabet THILANDER nask. je la nomo Varma Elisabet Järvenpää la 1-an de majo 1899 en la vilaĝeto Illo, tiam en komunumo Tyrvää (intertempe ekde 2009 parto de komunumo Sastamala, provinco Pirkanmaa), Finnlando, estis finna esperantistino, masaĝistino kaj manlaboristino. Post blindiĝo ŝi poste rericevis ioman vidpovon. Ŝi verkis originalajn Esperanto-poemojn kaj tradukaĵojn kaj estis premiita de la Floraj Ludoj. Fraŭlino Järvenpää enmigris al reĝlando Svedio por lerni blindulpresejan laboron kaj edziniĝis en 1928 je Harald Thilander, transprenante la familian nomon de li. En la brajla presejo de la edzo, kiu fakte ekde la geedziĝo estis komuna entrepreno, ŝi laboris ĝis la 1970-aj jaroj. En UK 1937 en Varsovio ŝi recitis versojn ĉe la tombo de Zamenhof.
Birger Viggen informis en artikolo de 1989 en la blindula gazeto Esperanta Ligilo, ke post la morto de la edzo en 1958 Varma daŭrigis lian verkon, kiu intertempe fariĝis ankaŭ ŝia vivoverko. Ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj ŝi daŭre sidis, fine tute sola ĉe sia maŝino. En 1978 ŝi vendis la grandan domon kaj translokiĝis al duĉambra loĝejo. Tie ŝi loĝis nur dum du monatoj, kiam apopleksio subite transformis ŝiajn lastajn sep jarojn. Ŝi tamen konservis sian plenan konscion ĝis la fino.[1]
Ŝi mortis la 6-an de januaro 1986[2].