Varmokapacito

La varmokapacito estas la proporcio inter la akceptita varmo de iu materialo kaj la temperaturŝanĝiĝo.

La tuta varmokapacito de objekto estas priskribita per la mezurunuo je ĵulo/grado, aŭ kalorio/grado (1 kalorio = 4,1868 ĵulo), sed dependas de la maso, kaj de la volumeno de la objekto. Kontraŭe, la specifa varma kapacito estas fizika propraĵo de ia aparta materialo, kiu rilatas al ĝia varmokapacito por unuo da maso, aŭ unuo da volumeno, aŭ por unu molo (gram-molekula maso). La specifa aŭ masa varmokapacito de akvo estas 1 kalorio/ °C por gramo.

Kelkfoje, oni diras varmokapaciton anstataŭ specifan varmokapaciton, sed estas la uzita mezurunuo, kiu permesas klarigi la terminon.

Oni mezuras varmokapacitojn per diversaj kalorimetriiloj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy