Varmondo

La diferenco de temperaturoj en Eŭropo dum la varmondo de 2003, kompare kun la normalaj temperaturoj tie.

Varmondo [1] estas tempperiodo, kiu priskribas kelkajn tagojn de aparte varma vetero kun ekstreme altaj temperaturoj, rilate al la rutina vetero en la sama loko kaj sezono. La relativeco de ĉi tiu fenomeno signifas, ke temperaturoj, kiuj estas konsiderataj kiel varmondo en la okuloj de loĝantoj de certa areo, ne estos konsiderataj kiel tiaj en la okuloj de tiuj, kiuj loĝas en alia pli varma areo. Kion oni komprenas je varm-ondo, dependas forte de la regiono en la mondo kie oni troviĝas.

La termino "varmondo" rilatas ambaŭ al anomalioj okazantaj ĉiujare, kaj al anomalioj okazantaj malofte, unufoje ĉiujn jardekojn.

Klimataj modeloj antaŭdiras pliiĝon de la ofteco, intenseco kaj longo de varmondoj kiel rezulto de mondvarmiĝo.[2]

Varmondo foje estas akompanata de alta humido, kiu pliigas la aflikton, kiun la varmondo kaŭzas kaj al faŭno kaj homoj. Enlanden, kelkdek kilometrojn for de la marbordo, la varma ondo akompanas grandan sekecon.

En regionoj de modera klimato varmondo estas konsiderata periodo de almenaŭ tri tagoj, en kiuj la temperaturo estas almenaŭ 30 celsiusgradoj.

En Aŭstralio ĝi estas normala somera tagtemperaturo, kaj ne estas konsiderata varmondo. Komence de 2006, Adelajdo, Aŭstralio, estis trafita de kvintaga varmondo, en kiu la temperaturo altiĝis super 40 celsiusgradoj.[3]

Iuj areoj de la terglobo estas pli kutimitaj al varmondoj. Tiaj estas ekzemple mediteraneaj klimatzonoj.

Severaj varmaj ondoj povas kaŭzi morton, precipe ĉe maljunuloj. Dum varma ondo kreskas risko, ke ekzercado kaŭzos varmegon. Varmondo akompanita de sekeco povas kaŭzi ondon de sovaĝaj fajroj ĉe arbaroj.

Severa varmondo, kiu trafis Eŭropon somere 2003, mortigis milojn, plejparte en Francio, kie pereis pli ol 15 000 homoj.

La plej longa registrita varmondo trafis Okcidentan Aŭstralion la 31-an de oktobro 1923, daŭrante 160 tagojn, dum kiuj mezuris temperaturojn pli ol 37 °C.[4]

Somere 2010 peza varmondo trafis la nordan duonglobon, kaj ĝiaj detruaj rezultoj estis aparte rimarkindaj en Rusio.[5]

En daŭra varmondo, kiu trafis Baraton en majo 2015, pereis ĉirkaŭ du mil homoj.[6]

  1. Varmoondo laŭ PIV, ĉar en la senco de energifonto oni konservu ĉe la kunmetaĵoj la "o-literon" de varmo
  2. Tebaldi, Claudia; Meehl, Gerald A. (13th Aug 2004). "More Intense, More Frequent, and Longer Lasting Heat Waves in the 21st Century". Science 305 (5686): p. 994–997. ISSN 0036-8075. PMID 15310900. doi:10.1126/science.1098704.
  3. ABC.au Adelaide registers 1st heatwave since 1940.
  4. Australian Government, Bureau of Meteorology, Marble Bar heatwave Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine, 1923-24
  5. Climate Central: 2010 rusa varmondo pli ekstrema ol antaŭe pensita Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Climate.gov India heat wave kills thousands

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy