Veneraj malsanoj

Veneraj malsanoj
transmisia maniero

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj (bildo de 1496)

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj
(bildo de 1496)
KIM-10 A 64.-
DSM‑IV 099.9
MeSH [1]
vdr

Veneraj malsanoj (laŭ PIV),[1], mallongigite VM-oj, konataj ankaŭ kiel seksume transdoneblaj malsanoj estas la malsanoj, por kiuj estas granda verŝajneco de transdono inter homoj (aŭ bestoj) pere de seksuma kontakto, inkluzive vagina seksumado, buŝa seksumado kaj anusa seksumado.[2][3] Pli ĝenerala termino infekto transdonebla per seksumado estas uzata por indiki infektojn, kiuj povas plivastiĝi pere de seksumaj kontaktoj sen nepra malsaniĝo de la infektita persono kaj ofte dekomence povas ne montri simptomojn,[2] kio rezultas en alta risko pasigi la infekton al aliuloj.[4][5] Simptomoj kaj signoj de VM-oj povas esti vaginaj sekrecioj, penisaj sekrecioj, vundoj ĉe aŭ ĉirkaŭ generaj organoj kaj pelva doloro.[2] Kelkaj VM povas okazigi nefekundecon.[2]

Kelkaj el tiuj malsanoj estas aparte transdoneblaj pere de medicinaj nadloj dum envejna injekto de narkotaĵoj, kaj de patrino al ties idoj dum nasko aŭ mamnutrado. Tiuj infektoj estas konataj jam dum jarcentoj.

Usona varba afiŝo kontraŭ venereaj malsanoj, el la epoko de la dua mondmilito.

Bakteriaj VM-oj estas klamidio, gonoreo, kaj sifiliso.[2] Virusaj VM-oj estas generorgana herpeto, HIV/AIDS, kaj generorganaj verukoj.[2] Parazita VM-o estas triĥomoniazo.[2] Diagnozoj por VM-oj estas kutime facile disponeblaj en la disvolviĝintaj landoj, sed ili estas ofte nedisponeblaj en la disvolviĝantaj landoj.[2]

Kelkaj kampanjoj por vakcinado povas malpliigi la riskon de kelkaj infektoj kiel per la vakcino kontraŭ la hepatito B kaj kelkaj tipoj de vakcinoj kontraŭ HPV.[6] Ankaŭ praktikoj de sekura seksumado, kiel la uzado de kondomoj, havi pli malgrandan nombron de seksaj partneroj, kaj esti en rilato en kiu oni havas sekson kun nur alia persono malpliigas la riskojn ricevi VM.[2][6] Ankaŭ ampleksa seksa edukado povas esti utila tiucele.[7] Plimulto da VM estas trakteblaj kaj kuraceblaj; el la plej oftaj infektoj, sifiliso, gonoreo, klamidio, kaj triĥomoniazo estas kuraceblaj, dum HIV/AIDS kaj generorgana herpeto ne estas kuraceblaj.[2]

En 2015, ĉirkaŭ 1.1 mil milionoj da personoj havis aliajn VM-ojn krom HIV/AIDS.[8] Ĉirkaŭ 500 milionoj estis infektitaj ĉu de sifiliso, gonoreo, klamidio, aŭ triĥomoniazo.[2] Almenaŭ kromaj 530 milionoj da personoj havas seksorganan herpeton, kaj 290 milionoj da virinoj havas homan papilomaviruson.[2] Aliaj VM-oj krom HIV rezultis en 108 000 mortoj en 2015.[9] En Usono, estis 19 milionoj da novaj kazoj de VM-oj en 2010.[10] Historia dokumentaro pri VM en antikveco datas reen ĝis almenaŭ la Ebers-papiruso (ĉirkaŭ 1550 a.n.e.) kaj la Hebrea Biblio/Malnova Testamento (8a/7a jarcentoj a.n.e.).[11]

Ofte montriĝas honto kaj stigmato asociaj kun la VM-oj.[2] La termino sekse transmitita infekto estas ĝenerale teknike preferita al sekse transmitita malsanovenera malsano, ĉar ĝi inkludas tiujn kiuj ne havas simptomajn malsanojn.[12]

  1. PIV NPIV Alirita la 31an de Aŭgusto 2023.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 Sexually transmitted infections (STIs) Fact sheet N°110 (Novembro 2013). Arkivita el la originalo je 25a de Novembro 2014. Alirita 30a de Novembro 2014.
  3. Sexually transmitted infections (angle) (2017-02-22). Alirita 2017-12-08.
  4. (2013) Medical microbiology, 7‑a eldono, St. Louis, MO: Mosby. ISBN 978-0-323-08692-9.
  5. (2012) Mims' medical microbiology, 5‑a eldono, Edinburgh: Saunders. ISBN 978-0-7234-3601-0.
  6. 6,0 6,1 How You Can Prevent Sexually Transmitted Diseases. Centers for Disease Control and Prevention (31a de Majo 2016). Arkivita el la originalo je 9a de Decembro 2014. Alirita 13a de Decembro 2017.
  7. (2018) International technical guidance on sexuality education: An evidence-informed approach. Paris: UNESCO, p. 28. ISBN 978-92-3-100259-5.
  8. (Oktobro 2016) “Global, regional, and national incidence, prevalence, and years lived with disability for 310 diseases and injuries, 1990-2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1545–1602. doi:10.1016/S0140-6736(16)31678-6. 
  9. (Oktobro 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980-2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/s0140-6736(16)31012-1. 
  10. STD Trends in the United States: 2010 National Data for Gonorrhea, Chlamydia, and Syphilis. Centers for Disease Control and Prevention. Arkivita el la originalo je 9a de Septembro 2012. Alirita 15a de Septembro 2012.
  11. (2011) Sexually transmitted infections and sexually transmitted diseases. Heidelberg: Springer Verlag. ISBN 978-3-642-14663-3.
  12. (2003) Guidelines for the management of sexually transmitted infections. Geneva: World Health Organization. ISBN 978-92-4-154626-3.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy