Venta Markolo | |
---|---|
markolo [+] | |
Akvejoj | Karibio, Atlantiko |
Koordinatoj | 20° 0′ 0″ N, 74° 0′ 0″ U (mapo)20-74Koordinatoj: 20° 0′ 0″ N, 74° 0′ 0″ U (mapo) |
Venta Markolo | |
Vikimedia Komunejo: Windward Passage [+] | |
La Kanalo Ventflanka, Markolo Ventflanka aŭ simple Venta Markolo estas markolo en la Kariba Maro, inter la insuloj Kubo kaj Hispaniolo. La markolo specife kuŝas inter la plej orienta regiono de Kubo kaj la plej nordokcidenta de Haitio.[1]
Ĝi estas 80 km larĝa, kaj havas sojlan profundon de 1,700 m. La insulo Navasa kuŝas en ties suda parto.
Ĝi konektas la malfermajn akvojn de la Atlantika Oceano kun la Kariba Maro, kaj estas sur la rekta vojo por ŝipoj inter la Panama Kanalo kaj la Sargasa Maro kaj la orienta marbordo de Usono.[2]
El ĉu la orienta pinto de la Provinco Guantanamo de Kubo, aŭ el la nordokcidenta pinto de Haitio en la Nordokcidenta Departemento, eblas foje vidi lumojn de la alia flanko de la Venta Markolo.[3]
20° N 74° U / 20 °N, 74 °U (mapo)