Ventoenergio

Ventoturbinaro de la montaro Tehachapi en Kalifornio.

Ventoenergioventenergio transformas kinetan energion de moviĝanta aero (vento) al pli uzebla formo por homaro.

La plej malnova ilo kreito de homoj por uzi la ventenergion estas la velo: la ventenergia utilas al la movado de boatoj tra la maro.

Poste la homaro eklernis uzi la ventenergion per ventomuelejoj, rekte transformante ĝin en mekaniĥan laboron. La unuaj ventomuelejoj aperis verŝajne en Azio, eble 2000 aŭ eĉ 3000 jarojn a.K.

Velboatoj kaj aliaj uzoj de la ventenergio sen turneblaj partoj ankoraŭ ekzistas, sed estas malpli gravaj ol en la pasinteco. Nuntempe per la vorto ventenergio oni plej ofte celas elektran energion kiu estas produktita per ventoturbinoj, ankaŭ nomataj ventelektrigilojventoelektrigiloj.

La plej gravaj avantaĝoj de ventoenergio estas la malpliigo de la medipoluado pro fosiliaj brulaĵoj kaj la malpli forta dependo de la nafto. La plej gravaj malavantaĝoj estas la alta prezo (pli malpli 1,5 ĝis 3-oble pli multe kostas ol "griza kurento", el ne tute renoviĝanta energio), la varieco en la disponeblo de vento kaj la bezono je spaco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in