Publius Vergilius Maro | ||
---|---|---|
latina poeto
| ||
Persona informo | ||
Publius Vergilius Maro | ||
Naskiĝo | 15-a de oktobro 70 a.K. en Andes (hodiaŭ Italio) | |
Morto | 21-a de septembro 19 a.K. en Brindizio (hodiaŭ Italio) | |
Tombo | Parco Virgiliano (en) vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patrino | Magia Polla (en) vd | |
Parencoj | Vergilia Vera (en) (nekonata valoro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Eneado | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Publius Vergilius Maro [ˈpuːbliʊs wɛrˈɡɪliʊs ˈmaroː] esperantigita al Vergilio[1] (naskiĝis la 15-an de oktobro -70 en Andes,[2] mortis la 21-an de septembro -19 en Brindizio) estis unu el la plej elstaraj latinaj poetoj de la ora periodo de imperiestro Aŭgusto Cezaro.[3]
Li komponis tri el la plej famaj poemoj en Latinlingva literaturo: nome Eklogoj (aŭ Bukoliko), Georgiko, kaj la eposa Eneado. Nombraj minoraj poemoj, kolektitaj en la Appendix Vergiliana, estis atribuitaj al li en antikvaj epokoj, sed nuntempaj fakuloj konsideras lian aŭtorecon de tiuj poemoj dubinda.[4] Lia majstra verko, kaj unu el la ĉefverkoj de literaturo latina, estas la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojon dum ĝia disfalo kaj, post multaj aventuroj, fondis la landon de la Romianoj.
Vergilio profunde influis super la Eŭropa literaturo kaj aparte la italan poeton Dante Alighieri, ĉefe ĉe La Divina Commedia, en kiu Vergilio aperas keil la gvidisto de la aŭtoro tra la Infero kaj la Purgatorio.[5] Vergilio estis tradicie rangigita kiel unu el la plej grandaj poetoj de Antikva Romo. Lia Eneado estas konsiderata nacia eposo de Antikva Romo, jam ekde la momento de la kompono; simile al la eposo de Homero por Antikva Grekio.
Multaj biografiaj detaloj, kiujn oni rakontas pri li, estas ne vere certaj sed ofte devenas el tempo pli posta. Mezepoke oni foje konsideris lin eĉ kristana sanktulo.