Vespertoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vespertoj
Troveblo de fosilioj: = Malfrua Paleoceno - ĉi-epoke

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ĥiropteroj Chiroptera
Blumenbach, 1779
Subordoj

Jangokiropteroj Yangochiroptera
Jinpterokiropteroj Yinpterochiroptera
Vidu tekston por familioj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri la vespertoj
"Chiroptera" de Kunstformen der Natur (Ernst Haeckel), 1904

Vespertoj - aŭ kopie de la faka zoologia nomo, devene el la greka kaj ankaŭ enprenita en la latinan (chiroptera) ankaŭ en Esperanto ĥiropterojkiropteroj - estas la sola ordo de flugantaj mamuloj. En malvarmaj regionoj, ekzemple Eŭropo kaj Nordameriko, ili vivas precipe en kavernoj kaj forlasitaj domoj, dum en tropikaj regionoj, ekzemple Afriko, Sud-Ameriko, Azio, kaj Aŭstralio, ili kutime tranoktas sur arboj.

Multaj specioj de vespertoj movas sin orientiĝante en la spaco per ultravoĉa eĥolokigo, tipe dum la nokto, kaj dumtage ili dormas en kaverno. Ili flugas per la t.n. haŭtvelo (patagium).

La plejparto el la vespertoj manĝas fruktojn kaj insektojn. Escepto vivas en Sudameriko, kie estas specio kiu suĉas sangon de mamuloj, interalie foje homoj: kurioze, male al folklora ideo, ili ne mordas kolon, sed preferinde grandan piedfingron. Tiu sudamerika vesperto ofte estas transportanto de malsanoj, plej danĝere rabio.

En la Filipinoj vivas la plej granda vesperto, la orĉapa fruktvesperto kun enverguro de ĝis 1.7 metroj. La plej malgranda vesperto vivas en Tajlando kaj pezas nur 2 gramojn.

La kapablo facile adaptiĝi al la medio portis vespertoj al preskaŭ ĉiuj kontinentaj kaj insulaj regionoj de la tero. En frostaj habitatoj, por ŝpari al si energion, ili travintras 2/3 de jaro, tiel malaltigante la korpan temperaturon ĝis 12 °C (la normala temperaturo estas 36 °C).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy