Vikipedio:Administrantoj

La balailo estas simbolo de la administrantoj
Kelkaj administrantoj de la Vikipedio en Esperanto: Blahma, DidiWeidmann kaj KuboF

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas "la rajton de sistema administranto". La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administrantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy