Vikipedio:Referencoj

Tiu ĉi paĝo kunigas principojn pri kiel en artikoloj en la Esperanta Vikipedio estu uzataj referencoj por citi fontojn kaj kiaj fontoj estu plej bone citataj. Kvankam en ĝenerala senco la vorto referenco estas uzata por ĉiuj mencioj de fontoj en artikolo / verko; en Vikipedio praktike ĉiam la vorto referenco signifas enteksta referenco. Tiel ekz. listo de fontoj fine de artikolo ne estas konsiderata kiel referenco kaj ne sufiĉas por plenumi citbezonojn.

Vikipedio baziĝas sur kelkaj bazaj principoj, inter ili ankaŭ la regulo pri neniu propra esplorado. Laŭ tiu regulo estas permesataj neniuj unuagradaj informoj kaj sekve artikoloj estu konstruitaj sur pluraj diversaj, sendependaj fontoj. Tiujn fontojn indas en artikolo citi pro diversaj kialoj:

  • por plenumi postulojn de etiketo, leĝoj pri aŭtoraj rajtoj kaj similaj normoj,
  • por ke la artikolo estu fidinda kaj kontrolebla,
  • por ke leganto povu facile akiri pliajn informojn de fidindaj fontoj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy