Vinilkosmo

La oficejo de Vinilkosmo.
La studio de Vinilkosmo.

Vinilkosmo estas eldonejo kaj disvendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell. Ĝi situas en Donneville, apud Tuluzo en Francio. En la plurlingva retejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi ties eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakt-diskojn kaj kasedojn.

La unuaj eldonaĵoj de Vinilkosmo aperis en 1990 (kompilo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj) kaj 1995. Intertempe eldoniĝis pli ol 30 muzikalbumoj.

En la nokto inter la 18-a kaj 19-a de septembro 2011 estis fajrego en la ejoj de Vinilkosmo, kio ĝin grave damaĝis.[1]

Vinilkosmo eldonis ankaŭ Rok'Gazet.

  1. Katastrofo ĉe Vinilkosmo (esperante). La Balta Ondo (2011-09-19). Alirita 2012-01-05.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy