Vino de Argentino

Vitejoj de Cafayate, en la Provinco Salta kie troviĝas la plej altaj vitejoj de la mondo.

La argentina vino produktiĝas ĉefe kaj tradicie en la provincoj Mendoza, San Juan, Salta, La Rioja, Kordobo, Katamarko kaj en la lastaj jardekoj ekproduktiĝis en la provincoj Neŭkeno, Río Negro, Entre Ríos, Ĉubutio, Bonaero kaj Santa Fe.

La vino estas la nacia trinkaĵo de Argentino[1]. Argentino estas la ĉefa produktanto de vino de Latinameriko kaj la kvina plej granda produktanto el la tuta mondo,[2] same kiel la naŭa eksportanto el la tuta mondo.[3] La kvalito de la vino argentina kreskis senhalte en la lastaj jaorj, akirante terenon en la monda merkato: nur en 2010 la vendado al la ekstero atingis 650 milionojn da usonaj dolaroj, kio estas kresko de 17% rilate al 2009, markante novan historian registron. Tiu eksploda kresko rezultis en la fakto ke Argentino en 2010 anstataŭis Ĉilion kiel ĉefa vendanto de vino en Usono, kiu estas la plej grava merkato en la mondo de vino.[4]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-02. Alirita 2014-04-26.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-02. Alirita 2014-04-26.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2014-04-26.
  4. http://vinos.iprofesional.com/notas/110300-Los-vinos-argentinos-ya-son-furor-en-el-mundo-conozca-el-ranking-de-las-20-marcas-ms-exitosas

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy