Virgulino de la Rozario

Virgulino de la Rozario
titolo de Maria • arta temo
Informoj
Originala nomo Mariae Virginis a Rosario
Religio kristanismo
vdr

Nia Damo de la RozarioVirgulino de la Rozario estas patroneco de Maria kultata de la Katolika Eklezio, kiu celebras ĝin la 7-an de oktobro.

Virgulino de la Rozario

Sankta Domingo de Guzmán asertis ke la Virgulino Maria aperis al li en 1208 en kapelo de la monaĥejo de Prouilhe (Francio) kun rozario en la manoj, montris al li kiel preĝi per ĝi kaj ordonis ĝin disvastigi inter la homoj. Krome, ŝi ofertis diversajn rekompencojn por uzantoj de la rozario. La sanktulo instruis ĝin al la soldatoj gvidataj de lia amiko Simono la 4-a de Montfort antaŭ la batalo de Mureto, kies venko estis atribuita al la Virgulino Maria. Tial, de Monfort starigis la unuan kapelon al tiu ĉi patroneco.

En la 15-a jarcento, la uzado de la rozario defalis. Alano de Rupe deklaris ke la Virgulino reaperis kaj petis al li revigligi ĝian uzadon, ke li arigu ĉiujn miraklojn kiuj okazis danke al la rozario; ankaŭ rememorigis al li la promesojn kiujn kelkajn jarcentojn antaŭe ŝi donis al Sankta Domingo.

Famaj patronecoj kiaj Virgulino de Lurdo en ŝia apero en 1858 kaj la Virgulino de Fátima en 1917 petis al la vidantoj la preĝadon per la rozario. Pluraj papoj de la 20-a jarcento estis tre devotaj al tiu ĉi patroneco, kaj Johano Paŭlo la 2-a deklaris en 1978 ke la rozario estas lia plej ŝatata preĝado.

La Virgulino de la Rozario estas patronino de la bataloj, samkiel de urboj kaj loĝlokoj disaj tra la mondo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy