Virina Futbala Mondpokalo 2011

Virina Futbala Mondpokalo 2011
FIFA Frauen-Weltmeisterschaft Deutschland 2011
Turniraj detaloj
Loko  Germanio
Datoj 26-a de junio - 17-a de julio 2011
Teamoj 16 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 9 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Japanio Japanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Usono Usono
Tria pozicio Flago de Svedio Svedio
Kvara pozicio Flago de Francio Francio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 32
Goloj 86  (2,69 matĉe)
Spektantoj 845 751  (26 430 matĉe)
Golreĝo(j) Homare Saŭa
(5 goloj)
Plej bona ludisto Homare Saŭa
vdr

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2011, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la sesa tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 26-a de junio kaj la 17-a de julio 2011 en pluraj urboj de Germanio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 126 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo post matĉofinaj penaloj la 17-an de julio 2011 iĝis la japana virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Usono kaj la trian tiu de Svedio.

malferma ceremonio en la Olimpika Stadiono de Berlino la 26-an de junio 2011
originaj kandidatoj por okazigo de la turniro


La jenaj naciaj teamoj partoprenis en la turniro:

1 Teamo de la gastiga lando Germanio      
4 el Eŭropo (UEFA) Flago de Andaluzio Anglio Flago de Francio Francio Flago de Norvegio Norvegio Flago de Svedio Svedio
2 el Sudameriko (CONMEBOL) Flago de Brazilo Brazilo Flago de Kolombio Kolombio    
3 el Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) Flago de Kanado Kanado Flago de Meksiko Meksiko Flago de Usono Usono  
2 el Afriko (CAF) Flago de Ekvatora Gvineo Ekvatora Gvineo Flago de Niĝerio Niĝerio    
3 el Azio (AFC) Flago de Aŭstralio Aŭstralio Flago de Japanio Japanio Flago de Norda Korejo Nord-Koreio  
1 el Oceanio (OFC) Flago de Novzelando Novzelando      

La teamoj de Ekvatora Gvineo kaj Kolombio unuafoje partoprenis en la turniro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy