Virina Futbala Mondpokalo 2015

Virina Futbala Mondpokalo 2015
FIFA Women's World Cup 2015
Coupe du monde de football féminin 2015
Turniraj detaloj
Loko  Kanado
Datoj 6-a de junio - 5-a de julio 2015
Teamoj 24 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 6 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Usono Usono
Dua pozicio Flago de Japanio Japanio
Tria pozicio Flago de Andaluzio Anglio
Kvara pozicio Flago de Germanio Germanio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 52
Goloj 146  (2,81 matĉe)
Spektantoj 1 353 506  (26 029 matĉe)
Golreĝo(j) Célia Šašić
Carli Lloyd
(6 goloj)
Plej bona ludisto Carli Lloyd
vdr

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 2015, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2015, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la sepa tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 6-a de junio kaj la 5-a de julio 2015 en pluraj urboj de Kanado. Laŭ la regularo rajtis partopreni 24 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 134 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 24 plej bonaj. Mondĉampiono la 5-an de julio 2015 iĝis la usona virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Japanio kaj la trian tiu de Anglio.

Anglio kontraŭ Germanio, en la matĉo je tria loko
nacioj en la antaŭturniraj matĉoj, ke elektiĝis la 24 plej bonaj teamoj


La jenaj naciaj teamoj partoprenis en la turniro:

1 Teamo de la gastiga lando Flago de Kanado Kanado      
8 el Eŭropo (UEFA) Flago de Andaluzio Anglio Flago de Francio Francio Flago de Germanio Germanio Flago de Hispanio Hispanio
  Flago de Nederlando Nederlando Flago de Norvegio Norvegio Flago de Svedio Svedio Flago de Svislando Svislando
3 el Sudameriko (CONMEBOL) Flago de Brazilo Brazilo Flago de Ekvadoro Ekvadoro Flago de Kolombio Kolombio  
3 el Nord- kaj Mezameriko (CONCACAF) Flago de Kostariko Kostariko Flago de Meksiko Meksiko Flago de Usono Usono  
3 el Afriko (CAF) Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo Flago de Kameruno Kameruno Flago de Niĝerio Niĝerio  
5 el Azio (AFC) Flago de Aŭstralio Aŭstralio Flago de Ĉinio Ĉinio Flago de Japanio Japanio Flago de Suda Koreio Sud-Koreio
  Flago de Tajlando Tajlando      
1 el Oceanio (OFC) Flago de Novzelando Novzelando      

La teamoj de Ebur-Bordo, Ekvadoro, Hispanio, Kameruno, Kostariko, Nederlando, Svislando, kaj Tajlando unuafoje partoprenis en la turniro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy