Viskio

Viskio estas alkoholaĵo, kiu estas farita de maltigitaj grenoj. La nomo devenas de la gaela uisge beatha (uŝka beja), kiu signifas "akvo de vivo" kaj supozeble estas traduko de la latina vorto aqua vitæ aŭ la franca termino eau-de-vie por koncentrita alkoholobrando ĝenerale.

La speco de greno por produkti viskion dependas de la geografia regiono kaj de la kutimoj. Kelkloke, ekzemple en Skotlando , oni preferas uzi hordeon kaj sen uzo de aliaj grenoj la produkto nomiĝas Malt, ne konfuzenda kun malto. Se temas pri la produkto de unu difinita distilejoSingle Malt, en alia kazo Blend miksaĵo. En la lasta kazo, la plej granda parto de la produkto estas produktata de alia greno, kutime de tritiko. En Usono la utiligo de maizo iĝis kutimo. Por la kvalito de viskio la greno nur estas unu el multaj faktoroj. Ankaŭ gravas la metodo de la distilado, la formo de la alambiko kaj la maturigo en lignaj bareloj. Por meriti la nomon de viskio, la produkto devas resti kelkajn jarojn (en skotlando minimume tri) en barelo, kiu estis antaŭe uzataj por transporti vinon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy