Vizelo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vizelo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Subfamilio: Mustelenoj Mustelinae
Genro: Musteloj Mustela
Specio: M. nivalis
Mustela nivalis
Linnaeus, 1766
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vizelo (Mustela nivalis) estas mustelo, kies hararo estas malpli longa kaj pli alpremiĝa ol ĉe ermeno, kaj kies vosto ne havas nigran ekstremon. La viroj estas pli grandaj (70-160 g, 23–34 cm) ol inoj (45-80 g, 16–28 cm). La gevizeloj ĉasas musojn kaj zizelojn, tial agrikulturistoj ilin laŭdas, sed ankaŭ leporidojn, fazanidojn kaj perdrikidojn, tial arbaristoj ilin persekutas. La gravedeco daŭras 5 semajnojn (35 tagojn); la lastaj idaroj naskiĝas septembre. Se la manĝaĵo abundas, la vizelino povas naski dufoje po 4 ĝis 9 gejunulojn.

La vizelo havas holarktisan disvastiĝon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy