Vole ... Novele

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vole ... Novele
Vole ... Novele
Vole ... Novele
Aŭtoro Raymond Schwartz
Eldonjaro 1971
Urbo Kopenhago, Danio
Eldoninto Eldonejo TK
Paĝoj 192
vdr

Vole ... Novele [1] estas kolekto de noveloj de Raymond Schwartz, verkitaj inter la jaroj 1920 kaj 1970. La unuaj el ili aperis jam en 1928 en la volumo Prozo Ridetanta, kaj el la ceteraj, ekestintaj poste, multaj unue aperis en la revuoj The British Esperantist, Literatura Mondo kaj Nica Literatura Revuo. La unua eldono de la kompleta novelaro aperis en 1971 en la eldonejo TK de la presisto Torben Kehlet en Kopenhago, Danio, kaj du pliaj represoj de en 1981 kaj 1987 produktiĝis en la eldonejo Iltis de Reinhard Haupenthal en Sarbrukeno, Germanio.

Pri la unua parto laŭ Enciklopedio de Esperanto de 1934 juĝas la Akademia Raporto de 1929: "La aŭtoro majstre uzas nian lingvon, kiu ĉe li estas ĉiam vivplena. Li brile sukcesas kiel humuristo kaj vortludanto. Li ĵonglas kun la vortoj, kiel ĵonglas la vivo mem."

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 649.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in