Walters Art Museum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origina ĉefa enirejo en North Charles Street
| |||||
arta muzeo eldonejo | |||||
Lando | Usono vd | ||||
Regiono | Mount Vernon-Belvedere, Baltimore | ||||
Situo | Baltimore | ||||
Adreso | 600 N. Charles St, Baltimore, MD 21201 | ||||
Arkitekto(j) | William Adams Delano vd | ||||
Estiĝo | 1934 | ||||
Malfermo | 1934 | ||||
Koordinatoj | 39° 17′ 47″ N, 76° 36′ 59″ U (mapo)39.296425-76.616499Koordinatoj: 39° 17′ 47″ N, 76° 36′ 59″ U (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://thewalters.org/ | ||||
La Walters Art Museum, situanta en Mount Vernon-Belvedere, Baltimore, Marilando, Usono, estas publika arta muzeo fondita kaj malfermita en 1934, kun kolektoj kreitaj dum la mezo de la 19a jarcento. La muzea kolekto estis amasigita substance de gravaj usonaj artaj kaj skulptartaj kolektantoj, nome patro kaj filo: William Thompson Walters (William T. Walters), (1819–1894), kiu ekis serioze kolekti kiam li translokiĝis al Parizo kiel simpatianto de la Sudusonaj Konfederaciitoj je la eko de la Usona Enlanda Milito en 1861; kaj Henry Walters (1848–1931), kiu rafinis la kolekton kaj faris aranĝojn por la konstruo de taŭga konstruaĵo por gastigi ĝin. Post permesi la baltimoranojn foje rigardi la kolektojn ĉe la domego de West Mount Vernon Place dum la lastaj 1800-aj jaroj, li aranĝis prilaboritan ŝtonan palazzo-stilan strukturon konstruitan tiucele en 1905-1909, kiun li mem malfermis al la publiko. Tiu estas ĉe West Monument Street/Mount Vernon Place, ĉe la nordokcidenta angulo de North Charles Street ĉe West Centre Street, (ĉe South Washington Place).
39° 17′ 48″ N 76° 36′ 58″ U / 39.29667 °N, 76.61611 °U (mapo)