Whoopi GOLDBERG [ŬUpi GOLDberg] (naskiĝis kiel Caryn Elain JOHNSON la 13-an de novembro 1955) estas usona ŝercistino, komika aktorino kaj diskĵokeo. Ŝi estas unu de nur kelkaj homoj kiuj gajnis Akademian Premion kaj la premiojn Tony, Emmy, kaj Grammy. Ŝi ankaŭ estas la dua afrika‑usona aktorino kiu ricevis Akademian Premion pri aktorado; la unua estinte Hattie McDaniel. Ŝi ankaŭ gajnis Premion Golden Globe por subtena rolo en Ghost.