WikiTrans

Logobildo de la firmao Gramtrans

WikiTrans provizas Esperanto-tradukon de la anglalingva Vikipedio. Ĝi estas scienca kaj aplikaĵa projekto de la dana lingvoteknologia firmao GrammarSoft ApS, gvidata de la komputillingvisto Eckhard Bick, kunlabore kun Universitato de Suda Danio (Syddansk Universitet). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.[1]

Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 4 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ĉirkaŭ 250.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.

  1. Bick, Eckhard. (2010) WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto. En: Modernaj teknologioj por Esperanto (KAEST 2010). pp. 28-41. Espero/E@I, Partizánske.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy