Zvenigorod

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zvenigorod (stacio).
Zvenigorod
ruse Звени́город
Urbo
Vido al centro de urbo desupre
Blazono
Oficiala nomo: Звенигород
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Municipo Urboteritorio Zvenigorod
Rivero Moskva
Situo Moskva provinco
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 55° 44′ N 36° 51′ O / 55.733 °N, 36.850 °O / 55.733; 36.850 (mapo)
Areo 48,1 km² (4 810 ha)
Loĝantaro 19 279 (2015)
Denseco 400,81 loĝ./km²
Unua skriba mencio 14-a jarcento
Urbestro Aleksandr Smirnov
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo
Kodo 46 430
Vikimedia Komunejo: Zvenigorod
Retpaĝo: http://www.zvenigorod.ru/

Zvenigorod (ruse Звени́город) estas urbo en Moskva provinco (Rusio) okcidente de Moskvo situanta sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva en eka parto de Klin-Dmitrova altaĵo. Ĝi estas sola loĝloko de administra urboteritorio Zvenigorod.

La urbo okupas areon 48,1 km2. En 2015 ĝi havas 19 mil loĝantojn. Interurba telefona kodo estas 09632, enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj.

Zvenigorod estas historia urbo: ĝi ekzistas ekde 12-a jarcento. De plej frua epoko restis arkitekturaj vidindaĵoj, al ili apartenas restaĵo de kremlo kun kirko de Endormiĝo de Dipatrino konstruita en 15-a jarcento. Proksime al Zvenigorod situas malnova monaĥejo de Savva.

Ĉirkaŭaĵoj de Zvenigorod (ĉefe laŭ rivero Moskva) havas multajn arkitekturajn kaj naturajn vidindaĵojn; tie situas multaj ripozejoj kaj somerloĝejaroj de plej influaj aŭ riĉaj rusianoj (inter ili ĉefaj ŝtatagantoj).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy