Elastino

Elastino estas proteino en konektiva histo kiu estas elasta kaj permesas al multaj histoj en la korpo reakiri sian formon post streĉado aŭ kontraktiĝo. Elastino helpas al haŭto reveni al sia origina pozicio kiam ĝi estas enpremita aŭ pinĉita. Elastino ankaŭ estas grava apoga histo en la korpoj de vertebruloj kaj uzita en lokoj kie mekanika energio devas esti stokita. En homoj, elastino estas ĉifrita per la ELN geno.[1]

  1. Curran ME, Atkinson DL, Ewart AK, Morris CA, Leppert MF, Keating MT (April 1993). “The elastin gene is disrupted by a translocation associated with supravalvular aortic stenosis”, Cell 73 (1), p. 159–68. doi:10.1016/0092-8674(93)90168-P. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy