Kirlofritado

Kirlofritado en uoko
Kirlofritado (爆 bào)

Kirlofritado, uokado (ĉine: 炒, pinjine: chǎo) aŭ renversanta fritado estas kuirtekniko, origine el Azio, por prepari nutraĵon en uoko (en Indonezio vadjango), en varmega oleo sur forta fajro. Dum la fritado la nutraĵo daŭre estas kirlata (origine per skuado de la uoko).

Kirlofritado venas el la ĉirkaŭaĵo de la urbo Kantono. Antaŭ jarcentoj tie apenaŭ kreskis ligno kaj fajrofontoj do estis malabundaj. Tio signifas ke oni devis ekonomie kuiradi. La solvo estis tranĉi viandon kaj legomojn en etaj pecoj kaj kuiri en volba pato sur fortega fajro sur kiu la uoko fariĝis malhelruĝa kaj samtempe friti ĉiujn ingrediencojn tre rapide.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy