Korpiklaani

Korpiklaani en 2007

Korpiklaani estas finna folkmetalgrupo kiu ekestis el la muzikgrupo Shaman. Ilia fako estas la miksado de la tradicia finna popola muziko 'humppa' kun 'metal', kvankam la fokuso ne kuŝas nur sur 'metal' kiel kun la plejmultaj aliaj folkmetalgrupoj. La kantotekstoj traktas mitologiajn temojn, la naturon kaj festojn. Kontrasto al la kantoj de Shaman kiuj estis kantitaj en la nord-samea (la lingvo de la nordaj sameoj), Korpiklaani registras la kantojn alterne en la angla kaj la finna.

Kelkfoje la grupo kunlaboras kun Finntroll, alia finna folkmetalgrupo.  


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy