Lengolfo

Lengolfo
pilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Lengolfo estas la plej malgranda formo de golfosporto. Ĝi ne estas ludata sur grandaj razen-terenoj, sed sur propraj lenoj. Principe tiu konformas al la lasta bato sur la golfejo per kio la pilketo estas entruigita. La celo de la ludo estas sama: entruigi la golfpilkon per eble plej malmultaj batoj. La esprimo estas la kolektiva termino por la nomigitaj lengolfaj sistemoj mini-golfo, miniatura golfo, kobi-golfo, stelgolfo kaj feltgolfo. Lengolfo estas lertecludo kaj apartenas al la precizecsportoj. Ĝi estas teknike orientita sporto kies rezulto dependas de la sperto, ekzerco kaj la kvalito de la ekipaĵo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy