Terafim

Terafim (hebree: תרפים), foje ortografiita per “Terahim” aŭ “Teraphim”, estas hebrea vorto eltirita el la Biblio kie ĝi troviĝas nur subforme de pluralo kaj kies oni ne konas la etimologian originon.[1]

Kvankam la termino sin prezentas pluralforma, oni taksas ke ĝi indikas unuopajn objektojn kaj utiligas la “grandan pluralon” de la hebrea lingvo kiu indikas ne pluralecon sed grandiozecon.

Oni ankaŭ ne konas la precizan signifon de la vorto sed ĝi estas utiligata en la Malnova Testamento reference al la panteono de la ŝemidaj dioj datiĝinte ekde la nomadaj vagaĵoj de antikvaj judoj, tiam diritaj hebreoj, kiel atestas la biblia versio de la Septuaginto same kiel en la multegaj versioj en multegaj lingvoj.

La biblio uzas tiun oftege, en diversaj libroj de diversaj epokoj. Pri Terafim parolas ankaŭ Jozefo Flavio.

  1. Teraphim en Jewish Encyclopedia kaj "Teraphim" en la Encyclopædia Britannica, 11-a eldono.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy