Anisoptera

Arigo de Pantala flavescens, dum migrado.

Libelo estas insekto apartenanta al la ordo Odonata, infraordo Anisoptera (el greka ἄνισος anisos "malregula" kaj πτερόν pteron, "flugilo", ĉar la malantaŭa flugilo estas pli larĝa ol la antaŭa flugilo). Plenkreskaj libeloj estas karakterizitaj de grandaj multfacetaj okuloj, du paroj de fortaj travideblaj flugiloj, foje de koloraj makuloj kaj longa korpo. Libeloj povas esti miskomprenitaj kiel la rilata grupo, nome Zigopteroj (Zygoptera), kiuj estas similaj laŭ strukturo, kvankam kutime estas pli malfortika; tamen, la flugiloj de plej libeloj estas tenitaj ebena kaj for el la korpo, dum la zigopteroj tenas la flugilojn falditajn ripoze, laŭlonge aŭ super la ventro. Libeloj estas lertaj flugantoj, dum zigopteroj havas pli fortan, agiteman flugomanieron. Multaj libeloj havas brilajn irizecajn aŭ metalecajn kolorojn produktitajn de struktura koloraro, kio faras ili rimarkindajn dumfluge. La komponita okulo de plenkreska libelo havas preskaŭ 24,000 omatidojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy