Hurtigruten

«MS Nordstjernen», la plej malnova el la hodiaŭaj hurtigruten-ŝipoj.

HurtigrutenHurtigruta estas norvega ŝiplinio inter Bergen kaj Kirkenes kaj ankaŭ la nomo de la ŝipoj kiuj ĝin itineras. La ŝipoj kunportas varojn, poŝton kaj pasaĝerojn. Laŭ la itinero estas entute 34 havenoj, kaj rondiro, de Bergen al Kirkenes kaj reen al Bergen, daŭras 12 tagnoktojn.

La unua veturo okazis en 1893, tiam nur de Trondheim al Hammerfest, per nur unu ŝipo, «DS Vesteraalen»; kaj tiam estis tre grava por internodigi malgrandajn havenurbetojn laŭ la marbordo kaj por plibonigi komunikojn inter la sudo kaj la nordo. Hodiaŭ ekzistas 12 ŝipoj.

Hurtigruten ĉiam ricevis, kaj daŭre ricevas, ŝtatan monsubtenon. Hodiaŭ Hurtigruten estas populara inter turistoj pro la bela naturo videbla dum la vojaĝo.

En junio 2011 la ŝtata televidburoo NRK ekmontris rektsendatan daŭran programon pri veturo de Bergen al Kirkenes.[1] Ĝi komenciĝis en la vespero la 16an de junio kaj ĝia konjektita daŭro estas 134 horoj aŭ kvin tagnoktoj kaj duono.

  1. Hurtigruten ĉe la retpaĝo de NRK

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy