TGV | ||
---|---|---|
registrita marko klaso de vagonara servo rolling stock class (en) | ||
elektrotrajno • servo de pasaĝervagonoj • rapidtrajno | ||
Komenco | 27-a de septembro 1981 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
TGV ([teʒeve]) (france Train à Grande Vitesse) estas franca altrapideca trajno.
La TGV-trajnojn produktas la franca entrepreno Alstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itinero Parizo-Liono.
La 3-an de aprilo 2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h kiu daŭre validas (japana maglevo havas rekordon de 603 km/h, sed tio ne plu estas tradicia trajno sur reloj [1]).
TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzemple Thalys (Belgio), KTX ( Sud-Koreio), Eurostar (Britio-Belgio-Francio). Acela Express/Avelia Liberty (Usono), Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).