Tiu ĉi artikolo temas pri la tradicia meksika manĝaĵo Tako. Por la valuto de Bangladeŝo vidu la artikolon "Bangladeŝa tako". |
Tako (hispane 'taco') estas tradicia meksika manĝaĵo, kiu konsistas el tortiljo, ĝenerale maiza, kiu kutime estas volvita ĉirkaŭ manĝebla substanco, plejofte bovaĵo. Ĝi estas la plej reprezenta manĝaĵo de meksika kuirarto[1][2] kaj troveblas en ĉiuj partoj de la respubliko kaj en meksikaj restoracioj tra la mondo.
Nuntempe, takoj estas disvastigitaj tutmonde kiel speco de rapidmanĝaĵo. Tamen, kio estas konata kiel tako internacie, estas usonaj influitaj takoj, kiuj sufiĉe diferencas en ingrediencoj kaj preparado de meksikaj kaj venas de teksas-meksika kuirarto, kiu influas la manieron de preparado kaj gusto.
Ili povas havi diversajn ingrediencojn kaj ekzistas diversaj prezentadoj — kiel la brunigitaj aŭ korbo-takoj — kaj ili varias laŭ sia preparado.