Benjeto

Benjeto en malsamaj gustoj kaj koloroj

Benjeto estas formo de kukaĵo kiu estas aparte disvastigita en Usono, sed kiu de tiam disvastiĝis tra la tuta mondo. La kukaĵo estas esence dolĉigita kafpano, sed la variadoj en recepto kaj preparmetodoj estas tiel multaj, ke preskaŭ nur la formo estas la komuna denominatoro. La angla termino Donut ankaŭ kovras variaĵojn sen truoj, kiel Berliner-bulkoj.

La benjeto estas bataĵo aŭ dolĉa pasto kiu estas profunde fritita en oleo. La du plej akceptitaj formoj por benjeto estas toroformo aŭ platigita bulko plenigita per marmelado, kremo, pudingo aŭ alia dolĉa plenigaĵo. La malgranda bulko kiu eliras el la mezo de ringbulko en formo de pilketo dum ĝia preparado povas esti fritita kaj foje estas nomita ringbulktruo (aŭ "la truo de la ringbulko", ankaŭ konata per la marko Munchkin en la rapidmanĝeja ĉeno Dunkin Donuts).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy